Ĉinio alvokas serioze garantii klimatan tenacecon kaj grenan sekurecon de evoluantaj landoj
CMG Publikigita: 2024-02-14 18:05:43

La 13an de februaro laŭ la loka tempo, postulite de Gujano kiel prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN, la Sekureca Konsilio de UN organizis altrangan publikan debaton kun la temo “Klimato, Grena Sekureco kaj Konflikto”. Ĉina reprezentanto alvokis rapide plenigi la disvolvan abismon inter la sudo kaj la nordo, serioze garantii klimatan tenacecon kaj grenan sekurecon de evoluantaj landoj.

Zhang Jun, la ĉina reprezentanto ĉe UN diris, ke klimata ŝanĝiĝo koncernas la vivekziston kaj evoluon de la homaro, kaj Ĉinio subtenas ke la internacia komunumo alprenu fortajn agojn por efike respondi al la defioj alportataj de klimata ŝanĝiĝo, kaj ke Ĉinio alvokas liveri pli multe da greno kaj mono al evoluantaj landoj, sed sen iaj ajn politikaj kondiĉoj.

Krome, Zhang Jun emfazis, ke endas rapide plenigi la disvolvan abismon inter la sudo kaj la nordo. Li diris, ke nuntempe la produktokvanto de la tutmonda greno entute sufiĉas por bezono de ĉiuj, sed restas preskaŭ 800 milionoj da homoj, kiuj suferas de malsato, kaj tio estas kaŭzita de tutmonde disvolvaj neekvilibro kaj nesufiĉeco. Kaj li rimarkigis, ke nur per komuna disvolvado la problemo povos esti solvebla.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree