Ĉina sendito emfazas devontigon al politika solvo de Jemeno
Yu Publikigita: 2024-02-15 18:13:59

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj merkrede emfazis la volon de Ĉinio labori kun la tutmonda komunumo por serĉi "politikan solvon" al la konflikto en Jemeno kun la celo konservi pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento.

Dum kunveno de la Sekureca Konsilio pri Jemeno, Zhang Jun emfazis la irantan dialogon inter koncernaj partioj pri politika solvado en Jemeno, agnoskante progreson en la jemena politika procezo kaj ankaŭ la komunajn klopodojn por mildigo de la sufero de la jemena popolo.

Tamen li esprimis maltrankvilon pri la lastatempa pliigo de streĉeco en la regiono de la Ruĝa Maro, precipe “kontinuaj militaj agadoj de iuj landoj" kontraŭ Jemeno.

Li alvokis tujan ĉesigon de malamikaj agoj de la armitaj fortoj de Houthi kontraŭ komerca ŝipveturigo kaj emfazis la fakton, ke la Sekureca Konsilio aprobis nenian uzon de forto kontraŭ Jemeno.

"En ĉi tiu gravega momento," Zhang diris, "Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj en Jemeno prioritatigos la interesojn de la popolo, montros decidemon, forigos interferon kaj firme antaŭenpuŝos la politikan procezon por atingi finajn rezultojn."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree