Ĉina plej alta diplomato Wang Yi ĉeestos la 60an Munkenan Sekurecan Konferencon, kie li faros paroladon en kunveno pri Ĉinio kaj eksplikos la pozicion de Ĉinio pri gravaj internaciaj demandoj laŭ la temo de la konferenco, vizitos Hispanion kaj Francion, kaj okazigos la Ĉina-Francan Strategian Dialogon en Francio de la 16a ĝis la 21a de februaro.
Mao Ning, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris ĵaŭde en deklaro, ke Wang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, estis invitita de Christoph Heusgen, prezidanto de la Munkena Sekureca Konferenco, José Manuel Albares Bueno, hispana ministro pri eksteraj aferoj, la Eŭropa Unio kaj kunlaboro, kaj Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento.