Fremdlandaj gvidantoj kaj estroj de internaciaj organizoj esprimas salutojn okaze de ĉina novjaro de drako
Mirinda Publikigita: 2024-02-15 17:16:46

Pliaj fremdlandaj gvidantoj kaj estroj de internaciaj organizoj sendis siajn festajn benojn al ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, por esprimi salutojn al la ĉina popolo okaze de la Ĉina Novjaro de la Drako.

Thongloun Sisoulith, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj laosa prezidento, diris, ke la laosa-ĉina ampleksa strategia partnereco daŭre havas fruktojn, kaj la altkvalita, altnorma kaj altnivela laosa-ĉina komunumo kun komuna estonteco alportas pli grandan prosperon al la popoloj de ambaŭ landoj.

“La rilatoj inter Kubo kaj Ĉinio estas plenaj de dinamiko, kaj servas kiel modelo de solidareco kaj kunlaboro inter socialismaj landoj,” diris Raul Castro, gvidanto de la kuba socialisma revolucio, kaj Miguel Diaz-Canel, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj kuba prezidento.

“Ĉi tiu jaro markas la 75an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Mongolio kaj Ĉinio, la 30an datrevenon de la revizio de la Traktato pri Amikeco kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Mongolio, kaj la 10an datrevenon de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter la du landoj,” diris mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh. Li aldonis, ke li kredas, ke ambaŭ flankoj plifortigos kunlaboron en diversaj kampoj, profundigos amikajn interŝanĝojn kaj laboros kune por akceli prosperon kaj disvolviĝon.

Israela prezidento Isaac Herzog diris, ke la amikeco inter Israelo kaj Ĉinio enradikiĝis en du antikvaj kaj grandaj civilizacioj kun longa historio de komuna saĝo. Li atendas daŭre profundigi la tradician amikecon inter la du landoj kaj antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj.

Irana prezidento Ebrahim Raisi diris, ke li kredas, ke la kunlaboro inter Irano kaj Ĉinio daŭre profundiĝos sur duflankaj, regionaj kaj internaciaj niveloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree