Senĉese grandiĝis “liberkomerca amikaro” de Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2024-02-15 17:21:34

Laŭ informo el la Ministerio pri Komerco, en la jaro 2023 Ĉinio realigis novan trarompon en intertraktado kaj subskribo de liberkomercaj interkonsentoj. Ĝis la fino de januaro de 2024, Ĉinio jam subskribis 22 interkonsentojn pri libera komerco kun 29 landoj kaj regionoj, kio okupas preskaŭ trionon de la totala sumo de ekstera komerco de la lando. 

En 2023, Ĉinio subskribis interkonsentojn pri libera komerco kun Ekvadoro, Nigaragvo, Serbio kaj subskribis kun Singapuro protokolon pri ĝisdatigo de liberkomerca interkonsento inter la du landoj kaj fundamente finis fruan intertraktadon pri liberkomerca interkonsento kun Honduro. 

Kiam plue grandiĝas la “liberkomerca amikaro”, ankaŭ riĉiĝas la enhavo de la interkonsentoj. La liberkomerca interkonsento kun Nigaragvo estas la unua ĉitema interkonsento kun malfermo de translanda servokomerco kaj investo en formo de negativa listo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree