Ĉina ekonomio havas varman komencon
Mirinda Publikigita: 2024-02-15 17:29:22

Laŭ informo el la Ministerio pri Komerco en la 14a de februaro, dum la ferioj de la Printempa Festo, festaj komercaĵoj estis varme venditaj. La vendkvanto de organikaj manĝaĵoj kaj juveloj de detalaj entreprenoj kreskis je pli ol 10% kompare ku la sama periodo de 2023. 

Serva konsumo evidente pliiĝis. La vendosumo de retkomercaj platformoj kreskis je 60% kaj la vendosumo de vilaĝaj hoteloj ĉirkaŭ Harbino, sudorienta Ĉinio, pliiĝis trioble. 

En Hainan-provinco, suda Ĉinio, en la antaŭaj tri tagoj de la ferioj, la senimposta vendosumo kalkuliĝis al 880 milionoj da juanoj kaj la nombro de konsumantoj pri senimposta servo kalkuliĝis al 116,9 miloj. 

Dum la festaj ferioj la bileta enspezo de filmoj superis 5,86 miliardojn da juanoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree