Xi Jinping sendis gratulon al finna nove elektita prezidento Alexander Stubb
Mirinda Publikigita: 2024-02-16 16:27:48


La 16an de februaro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Alexander Stubb pro lia elektiĝo kiel finna prezidento.  

Xi diris, ke sub kuna klopodado de ambaŭ flankoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando daŭrigis tradician amikecon kaj senĉese akiris novan disvolviĝon en la lastaj jaroj. La du landoj ĉiam persistis en reciproka respekto, egala traktado, reciproka profito kaj komuna gajno, kaj praktika kunlaboro sur diversaj kampoj alportis esencan profiton al la du popoloj. Li diris, ke li donas grandan atenton al disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Finnlando kaj volas klopodi kune kun prezidento Stubb por daŭrigi la amikecon, plue antaŭenigi la novtipan kunlaboran partnerecon adaptiĝan al la estonteco inter Ĉinio kaj Finnlando per dialogo kaj kunlaboro kaj kune trakti tutmondajn defiojn por akceli la pacon kaj disvolviĝon de la mondo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree