Ekvadora prezidento aprobis Ekvadora-Ĉinan Liberkomercan Interkonsenton
Mirinda Publikigita: 2024-02-16 16:25:20

La 15an de februaro, ekvadora prezidento Daniel Noboa subskribis la administran ordonon 166, aprobante la Ekvadora-Ĉinan Liberkomercan Interkonsenton. Laŭ la ekvadora konstitucio, la internacia instrumento devas esti subskribita aŭ sankciita de la prezidento. 

Ĉinio estas la dua plej granda komerca partnero de Ekvadoro. En la 11a de majo, 2023, la du landoj oficiale subskribis liberkomercan interkonsenton kaj Ekvadoro fariĝis la 27a liberkomerca partnero de Ĉinio. En la 12a de oktobro, 2023, ekvadora konstitucia tribunalo deklaris, ke la interkonsento konformas al la konstitucio. En la 7a de februaro 2024 ekvadora parlamento aprobis la interkonsenton. 

Laŭ la interkonsento, Ĉinio kaj Ekvadoro nuligos 90% de imposteblaj detaloj unu al la alia, kaj preskaŭ 60% de la imposteblaj detaloj estos nuligitaj tuj post validiĝo de la interkonsento. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree