Dum ferioj de Printempa Festo ĉinoj vojaĝis al pli ol 1 700 urboj de la mondo
Mirinda Publikigita: 2024-02-16 17:28:05

Dum ferioj de la Printempa Festo, diversaj lokoj de la lando liveris riĉajn varojn kaj servojn kaj okazigis diversajn kulturajn kaj amuzajn aktivadojn por vojaĝantoj. Laŭ datumoj, de la 23a tago de la 12a monato laŭ la luna kalendaro ĝis nun la kvanto de vizitantoj en ĉefaj komercaj rondoj de la lando kreskis je 73% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La unuaj dek komercaj rondoj inkludas la komercajn stratojn en Chongqing, Xi’an, Kantono kaj Harbino. 

Dum la 8-tagaj ferioj de la festo, Melburno de Aŭstralio, Londono de Britio, Istambulo de Turkio kaj aliaj urboj kun rektaj fluglinioj al Ĉinio estis tre ŝatataj de ĉinaj vojaĝantoj. Cetere la mendokvanto de flugoj al Dubajo kreskis dekoble kaj ĉinaj vojaĝantoj kovris pli ol 1 700 urbojn de la mondo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree