Ĉina sendito alvokas internacian kunlaboron kontraŭ terorismo
Yu Publikigita: 2024-02-16 16:20:12

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Zhang Jun, ĵaŭde emfazis la gravegan rolon de internacia kunlaboro en traktado de multflankaj defioj prezentitaj de terorismo.

Dum parolado en kunveno de la Sekureca Konsilio pri la batalo kontraŭ terorismo, Zhang proponis adopti la ĝustan manieron kaj firman politikan volon en la batalo kontraŭ terorismo.

"La vasta amplekso de terorismaj agadoj, iliaj kompleksaj organizaj retoj kaj la ofta moviĝo de personaro malfaciligas al iu ajn lando trakti kaj forigi ilin sendepende," Zhang atentigis.

Li alvokis la internacian komunumon bati ĉiujn terorismajn organizojn kaj individuojn difinitajn de la Sekureca Konsilio per akcepto de la "komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureca koncepto", subteni la pivotan kunordigan rolon de UN en tutmondaj kontraŭterorismaj klopodoj, kaj plene efektivigi koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio, la Ĝenerala Asembleo kaj la Tutmonda Kontraŭterorisma Strategio de UN.

Zhang firme malakceptis "ajnajn duoblajn normojn", oponis "selektivan agadon kontraŭ terorismo", kaj kondamnis politikigon kaj instrumentigon de kontraŭterorismaj demandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree