Wang Yi alvokas sanan, stabilan kaj daŭripovan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj
Yu Publikigita: 2024-02-17 18:04:46

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vendrede alvokis sanan, stabilan kaj daŭripovan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken flanke de la iranta Munkena Sekureca Konferenco.

Dum la renkontiĝo, la du flankoj faris sincerajn, substancajn kaj konstruemajn diskutojn.

Wang diris, ke prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Joe Biden havis sukcesan kunvenon fine de la pasinta jaro, kie ili profunde interŝanĝis opiniojn pri strategiaj, ĝeneralaj kaj direktaj demandoj en la ĉina-usonaj rilatoj kaj atingis gravan konsenton.

Wang diris, ke la plej grava tasko por ambaŭ flankoj nun estas sekvi la strategian gvidadon de la du ŝtatestroj por realigi la "san-franciskan vizion" kaj tiel antaŭenigi sanan, stabilan kaj daŭripovan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

“Tiucele, la du flankoj devas persisti en la principoj de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro kaj aktive esplori la ĝustan vojon al interrilatoj de la du gravaj landoj,” Wang atentigis.

“La usona flanko devas rigardi la disvolviĝon de Ĉinio objektive kaj racie, kaj adopti pozitivan kaj pragmatan politikon al Ĉinio, kaj efektivigi la promeson de prezidento Biden pri konkretaj agoj,” Wang aldonis.

Wang diris, ke se Usono vere esperas vidi stabilecon de la Tajvana Markolo, ĝi devas observi la principon de unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, kaj efektivigi sian promeson ne subteni "tajvanan sendependecon.

La du flankoj diskutis pri interŝanĝoj sur ĉiuj niveloj inter la du landoj en la venonta etapo, kaj konsentis konservi dialogon kaj komunikadon en diversaj kampoj kaj plu efektivigi la "san-franciskan vizion".

La du flankoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la ukraina krizo, la palestina-israela konflikto, la korea duoninsulo kaj aliaj regionaj tiklaj demandoj, kaj konsentis konservi kontakton inter la specialaj senditoj de la du flankoj pri duoninsulaj demandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree