Wang Yi alvokas sanajn kaj stabilajn ĉina-britajn rilatojn
Yu Publikigita: 2024-02-17 16:45:26

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke Ĉinio kaj Britio, ambaŭ konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, devas plifortigi strategian komunikadon kaj ludi siajn rolojn en akcelo de sekureco kaj konservo de paco.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun David Cameron, brita ministro pri eksterlandaj aferoj flanke de la iranta Munkena Sekureca Konferenco.

Wang diris, ke la internacia situacio spertas ŝanĝiĝojn kaj nestabilecojn kun reapero de malvarm-milita pensmaniero, furioza protektismo kaj malrapida ekonomia renormaliĝo, tial la mondo alfrontas defiojn unu post la alia.

“Ĉinio kaj Britio devas ankaŭ fari komunajn klopodojn por pligrandigi la konverĝon de interesoj, plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron, konvene trakti malkonsentojn kaj disputojn kaj alporti duflankajn rilatojn al la ĝusta vojo de sana kaj stabila disvolviĝo, kio ne nur servas al la fundamentaj kaj longtempaj interesoj de ambaŭ landoj, sed ankaŭ plenumas la komunan deziron de la internacia komunumo,” li diris.

Cameron esprimis la volon de la brita flanko percepti duflankajn rilatojn el strategia perspektivo, kune disvolvi pli konstruemajn duflankajn rilatojn kaj trakti disputojn kaj solvi problemojn per reciproka respekto. Li aldonis, ke la brita flanko plue antaŭenigos kunlaboron en kampoj konformaj al la komunaj interesoj kaj atendas plifortigi dialogojn pri renovigebla energio, ekonomio kaj komerco, kaj ankaŭ edukado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree