Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al 37a pintkunveno de Afrika Unio
Mirinda Publikigita: 2024-02-17 19:13:31

 Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon por inaŭguro de la 37a pintkunveno de Afrika Unio. 

Xi diris, ke nun la mondo estas en situacio nevidita dum cent jaroj, la “monda sudo” reprezentata de Ĉinio kaj Afriko prospere disvolviĝas, kio profunde influas la historian procezon de la mondo. La Afrika Unio solidigas afrikajn landojn por sinperfektigo kaj forte antaŭenigas integriĝon kaj konstruadon de liberkomerca zono. La Afrika Unio sukcese aliĝis al la Grupo 20, kio plue altigis la reprezentecon kaj parolrajton de Afriko en la tutmonda regado. Ĉinio sincere esprimis sian gratulon al tio. 

Xi Jinping akcentis, ke en la pasinta jaro, la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko kontinue profunde disvolviĝis, sukcese okazis la dialoga kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj Afriko, la du flankoj decidis subteni unu al la alia esploron de moderna vojo kaj kune krei belan medion por realigo de disvolvaj perspektivoj. En 2024 okazos nova kunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Li volas kune kun gvidantoj de afrikaj landoj, doni atenton al feliĉigo de la du popoloj, zorgeme mapi novan perspektivon de ĉina-afrika kunlaboro por antaŭenigi kunan konstruadon de pli altnivela komunumo de komuna estonteco por Ĉinio kaj Afriko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree