Wang Yi eksplikis pozicion de Ĉinio pri ukraina krizo
Yu Publikigita: 2024-02-18 16:31:58

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate, ke Ĉinio sin dediĉos plu al antaŭenigo de pacaj intertraktadoj pri la ukraina demando kaj neniam rezignos klopodojn, se troviĝos radieto da espero.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn, kiam li respondis demandojn post sia tonika parolado dum la kunveno “Ĉinio en la Mondo” en la iranta 60a Munkena Sekureca Konferenco.

Responde al demandoj pri opinio de Ĉinio pri la Budapeŝta Memorando kaj ĝia pozicio pri la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Wang diris, ke Ĉinio ne estas subskribinto de la Budapeŝta Memorando, sed rekonis ĝin per registara deklaro. Li aldonis, ke inter la nuklearmilaj landoj, Ĉinio konservas la plej klaran kaj progresintan nuklean politikon, kun promeso de ne-unua uzo de nukleaj armiloj kaj ne-uzo de nukleaj armiloj kontraŭ sennuklearmilaj landoj, inkluzive de Ukrainio.

Wang akcentis, ke post la eksplodo de la ukrainia krizo, ĉina prezidanto Xi Jinping plue rimarkigis, ke ne devas esti uzataj nukleaj armiloj, kaj nukleaj militoj ne devas esti lanĉitaj. Ĉiuj partioj devas labori kune por garantii la sekurecon de nukleaj materialoj kaj instalaĵoj. Ĉinio plenumis sian promeson kaj surŝultrigis siajn internaciajn devojn tiurilate.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam sin devontigis al antaŭenigo de pacaj intertraktadoj kaj ludis pozitivan rolon en klopodoj por restarigo de paco. Ju pli frue komenciĝas pacaj intertraktadoj, des malpli da damaĝo estas al ĉiuj flankoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree