Laŭ la Nacia Administracio pri Enmigrado, Ĉinio havis ĉirkaŭ 13,52 milionojn da eniraj kaj eliraj vojaĝoj dum la ok-tagaj ferioj de la Printempa Festo, kiuj finiĝis sabate, kreskante 2,8-oble kompare kun la sama periodo en la lasta jaro.
La administracio diris, ke la landlimaj inspektaj agentejoj tra Ĉinio ĉiutage traktis averaĝe ĉirkaŭ 1,69 milionojn enirajn kaj elirajn vojaĝojn dum la periodo.
Laŭ la administracio, la totala nombro de eniraj kaj eliraj vojaĝoj dum la ferioj revenis al 90 procentoj de la nivelo en 2019.