Wang Yi: Ĉinio volas esti stabiligilo por antaŭenigo de kunlaboro inter granaj landoj
Yu Publikigita: 2024-02-18 16:05:29

“Ĉinio volas esti stabiligilo por antaŭenigo de kunlaboro inter grandaj landoj,” ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris sabate dum la kunveno "Ĉinio en la Mondo" en la iranta 60a Munkena Sekureca Konferenco.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke grandaj landoj havas la ŝlosilan respondecon pri tutmonda strategia stabileco.

Wang citis rimarkojn de ĉina prezidanto Xi Jinping, dirante, ke konkurado inter grandaj landoj ne estas la reganta tendenco en la nuna epoko. Li diris, ke ju pli malkvieta estas la internacia situacio, des pli gravaj landoj devas plifortigi kunordigon, kaj ju pli evidentaj estas la riskoj kaj defioj, des pli gravaj landoj devas antaŭenigi kunlaboron.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de la ĉina-usonaj diplomatiaj rilatoj, kaj la historio pruvis, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono profitigas la ambaŭ flankojn kaj la tutan mondon, dum konfrontiĝo inter Ĉinio kaj Usono suferigas la du flankojn kaj la tutan mondon. Li akcentis, ke Ĉinio firme protektas la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn kaj oponas malracian retenon kaj subpremon.

Li atentigis, ke fine de la lasta jaro, la ŝtatestroj de la du landoj okazigis gravan kunvenon kaj prezentis "san-franciskan vision" orientitan al la estonteco, kaj ke Ĉinio volas labori kun Usono por efektivigi la konsenton de la du ŝtatestroj en respondeca sinteno pri historio, la popolo kaj la mondo, por antaŭenpuŝi ĉina-usonajn rilatojn laŭ la ĝusta vojo de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro.

Wang diris, ke estante du gravaj fortoj, du gravaj merkatoj kaj du gravaj civilizacioj en la mondo, Ĉinio kaj Eŭropo devas konscii la internaciajn respondecojn, kiujn ili havas, kaj ke pli stabilaj kaj pli striktaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio ne nur profitigos unu la alian, sed ankaŭ lumigas la mondon. Li alvokis la du flankojn forigi geopolitikajn kaj ideologiajn interferojn kaj kontinue rigardi unu la alian kiel partneron anstataŭ kontraŭulon por kune alporti pozitivan energion kaj liveri novan direkton al klopodoj por trakti kaoson kaj venki malfacilojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree