Wang Yi urĝas Kanadon krei pozitivajn elementojn por duflankaj rilatoj
Yu Publikigita: 2024-02-18 18:41:51

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate esprimis la esperon, ke Kanado starigos ĝustan komprenon pri Ĉinio, havos longtempan vidon al duflankaj rilatoj kaj liveros pozitivan perspektivon por duflanka praktika kunlaboro.

“Ĉina-kanadaj rilatoj estis delonge ĉe la fronto de la rilatoj de Ĉinio kun okcidentaj landoj, kaj la nuna malfacila situacio ne estas tio, kion Ĉinio volas vidi,” diris Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kiam li renkontiĝis kun sia kanada paralelulo Melanie Joly.

Wang diris, ke stabiligo kaj plibonigo de ĉina-kanadaj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de ambaŭ landoj, kaj ke la du ekonomioj estas tre komplementaj kaj estas neniu konflikto de fundamentaj interesoj inter la du flankoj. Li aldonis, ke la du flankoj estas ne rivaloj nek malamikoj, kaj devas esti partneroj de kunlaboro.

Joly esprimis al la ĉina flanko siajn salutojn por la ĉina novjaro, kaj diris, ke Kanado serĉas pragmatan diplomation kaj sin devontigas al plibonigo de duflankaj rilatoj. Ŝi diris, ke Kanado volas labori kun Ĉinio por venki malfacilojn, starigi fidon, efektivigi kunlaboron en klimatŝanĝiĝo, biodiverseco, publika sano kaj aliaj kampoj kaj plifortigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree