Ĉina pasaĝeraviadilo C919 faris provan flugon dimanĉe en Singapuro por prepari la venontan aviadan ekspozicion.
La singapura filio de la Ĉina Orienta Flugkompanio (angle: China Eastern) diris, ke kvin aviadiloj, evoluigitaj de la Komerca Aviadila Korporacio de Ĉinio, inkluzive de C919, montriĝos al la publiko en la ekspozicio.
C919 faros flugdemonstrojn en la Singapura Aviada Ekspozicio 2024, kiu daŭros de la 20a de februaro ĝis la 25a de februaro.