Ĉina Printempa Festo sentigas al mondo varmon de ĉina ekonomio
Yu Publikigita: 2024-02-19 20:31:29

“La Printempa Festo estas la plej grava feriaro de la jaro en Ĉinio. Ĉi tiu tradicie multekosta periodo de la jaro estos ankaŭ grava termometro de la ekonomio.” La retejo de la hispana ĵurnalo Le Monde komentis la ĉinan Printempan Feston. Kian temperaturon de la ĉina ekonomio perceptis la ekstera mondo dum ĉi tiu festo en la Jaro de la Drako?

Pli ol 474 milionoj da homoj elspezis entute 632,687 miliardojn da juanoj por enlanda turismo, kio estas kresko de 34,3% kaj 47,3% respektive kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La naciaj aŭtoritatoj pri landlima kontrolado garantiis la eliron kaj eniron de 13,517 milionoj da ĉinoj kaj alilandanoj, 2,8-oble plimulte kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. En la ok tagoj dum la Printempa Festo, la biletenspezo de filmoj superis ok miliardojn da juanoj, starigante novan rekordon por ĉi tiu periodo. La konsuma merkato de Ĉinio havis bonan komencon en la ekonomio dum la Printempa Festo.

Kun la subteno de novaj teknologioj, novaj specoj de konsumado, kiuj estas karakterizitaj de ciferecaj kaj inteligentaj funkcioj, vekis la entuziasmon de konsumantoj. Ciferecaj AI-prezentantoj en rektaj elsendoj kreis novan sperton pri aĉetado kaj "elektronikaj novjaraj varoj" tre plaĉis al junaj konsumantoj. Malantaŭ tia nova ondo de konsumado estas la ritma pulso de la ĉina ekonomio.

La Ministerio pri Komerco de Ĉinio deklaris 2024 kiel la "jaron por akcelo de konsumado" kaj okazigos serion da rilataj aktivadoj. Danke al la politikaj klopodoj, la konsuma potencialo de Ĉinio estas kontinue liberigita kaj ankaŭ la konsuma strukturo konstante pliboniĝas.

Antaŭ nelonge, la ĉina Printempa Festo estis deklarita kiel unu el oficialaj ferioj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉirkaŭ kvinono de la monda loĝantaro festis la plej gravan tradician ĉinan feston en malsamaj manieroj. Danke al pluraj favoraj rimedoj kiel la reciproka sendevigo de vizo, la faciligo de eldoganigo kaj la rekomenco de flugaj itineroj, la renormaligo de enlanda kaj eksterlanda turismo akceliĝis. Laŭ koncernaj platformoj, ĉinaj turistoj vojaĝis al pli ol 1 700 urboj tra la mondo dum la ĉi-jara Printempa Festo.

Varma konsumado dum la Printempa Festo denove pruvis la avantaĝojn de la grandega merkato de Ĉinio. Fine de januaro, la Internacia Mona Fonduso levis je 0,4 procentpunktoj sian prognozon pri ĉina ekonomia kresko en 2024 ĝis 4,6%.

Malgraŭ la defioj alfrontataj de la ĉina ekonomio, la ĝenerala tendenco de longtempa ekonomia disvolviĝo de Ĉinio ne ŝanĝiĝis. En 2024, la ĉina ekonomio plu renormaliĝos kaj daŭre alportos "varman fluon" al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree