Wang Yi alvokas Germanion subteni unu la alian pri demandoj de respektivaj kernaj interesoj
Qiujieming Publikigita: 2024-02-19 20:21:51

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio pretas labori kun Germanio por forigi ĝenojn, atingi pli da konsento, kaj kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj rilataj al iliaj respektivaj kernaj interesoj.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn sabate en renkontiĝo kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Annalena Baerbock flanke de la Munkena Sekureca Konferenco.

Wang diris, ke ne ekzistas fundamenta intereskonflikto inter Ĉinio kaj Germanio kaj iliaj komunaj interesoj senĉese plifortiĝas kaj plivastiĝas.

Li diris ankaŭ, ke fronte al la ŝanĝiĝoj kaj necerteco en la hodiaŭa mondo, Ĉinio kaj Germanio, kiel du ĉefaj landoj kaj gravaj motoroj de tutmonda ekonomia kresko, devas konservi interŝanĝojn kaj plifortigi reciprokan komprenon kaj reciprokan konfidon, por progresigi la interrilatojn laŭlonge de la ĝusta vojo, farante siajn kontribuojn al paco, stabileco, disvolviĝo kaj prospero.

Li aldonis, ke ĉi tio ne nur servas al la interesoj de ambaŭ landoj sed ankaŭ alportas avantaĝojn al Ĉinio, Eŭropo kaj la tuta mondo.

Wang diris, ke dum la pasinta jaro, duflankaj interŝanĝoj sur ĉiuj niveloj plene restariĝis kaj kunlaboraj mekanismoj iom post iom aktiviĝis, precipe la sukcesa okazigo de nova interregistara interkonsiliĝo, kaj kunlaboro en diversaj kampoj atingis novajn rezultojn.

Baerbock diris, ke la mondo alfrontas konfliktojn kaj defiojn, Germanio kaj Ĉinio devas plifortigi kunlaboron en komunaj interesoj, montri internacian respondecon, taŭge regi malkonsentojn, kaj renkonti unu la alian duonvoje.

Ŝi diris, ke Germanio volas labori kun Ĉinio por efike efektivigi la rezultojn de la germana-ĉina interregistara interkonsiliĝo, fari interkonsiliĝon pri regionaj aferoj kaj plifortigi kunlaboron pri aferoj kiel traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj faciligo de senbaraj internaciaj komercaj vojoj.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri aliaj demandoj inkluzive de la Gazaa konflikto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree