Wang Yi refutis absurdan teorion de agresemo de Ĉinio en Suda Ĉina Maro
Qiujieming Publikigita: 2024-02-19 17:34:38

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi satabe diris, ke Ĉinio kaj landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) havas la kapablon kaj saĝon atingi Kodon de Konduto en la Suda Ĉina Maro (KDK) kaj protekti pacon kaj stabilecon, liberecon de navigado kaj transflugo, kaj legitimajn rajtojn kaj interesojn de aliaj landoj en la regiono.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, refutis la absurdan teorion de la tiel nomata agresemo de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro kiam li respondis demandojn post sia tonika parolado dum la kunveno “Ĉinio en la Mondo” en la 60a Munkena Sekureca Konferenco.

Wang diris, ke la Nanhai Zhudao (Insuloj de la Suda Ĉina Maro) estas la teritorio de Ĉinio ekde antikvaj tempoj. Li diris, ke en la 1960aj kaj 1970aj jaroj, iuj landoj invadis kaj okupis kelkajn el la insuloj kaj rifoj de Ĉinio unu post la alia, sed Ĉinio ĉiam gardis sindetenon kaj insistis solvi la demandon per amika interkonsiliĝo, tial la tiel nomata agresemo de Ĉinio ne havas sencon.

Wang diris, ke en 2002, Ĉinio antaŭenpuŝis subskribon de la Deklaracio pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kun ASOAL, kaj la deklaracio efike protektis pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Wang diris, ke Ĉinio laboras kun ASOAL-landoj por akceli interkonsiliĝojn pri la KDK kaj klopodas por atingi fruan interkonsenton pri regionaj reguloj, kiuj estas efikaj, praktikaj kaj efektivaj kaj konformas al la internacia leĝo, inkluzive de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Mara Leĝo, kio pli bone helpos regi malkonsentojn, stabiligi la Sudan Ĉinan Maron kaj antaŭenigi kunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree