Wang Yi: Subtenantoj de “unu Ĉinio” devas subteni pacan reunuiĝon de Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2024-02-19 14:53:59

Ĉina ministro pri ekserlandaj aferoj Wang Yi sabate diris en la 60a Munkena Sekureca Konferenco, ke tiuj, kiuj subtenas la principon de “unu Ĉinio” devas subteni ankaŭ pacan reunuiĝon de Ĉinio.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn kiam li respondis la tajvan-rilatan demandon post sia tonika parolado dum la kunveno “Ĉinio en la Mondo” en la konferenco.

Wang diris, ke en 1943, la registaroj de Ĉinio, Usono kaj Britio kune publikigis la Kairan Deklaracion, kiu kondiĉas klare, ke ĉiuj teritorioj, kiujn Japanio ŝtelis de la ĉinoj, kiel Tajvano, estos redonitaj al Ĉinio, aldonante, ke la Artikolo 8 de la Pocdama Deklaracio eldonita en 1945 kondiĉas, ke la kondiĉoj de la Kaira Deklaracio estu plenumitaj.

Li aldonis, ke ankaŭ la dokumentoj de la Unuiĝntaj Nacioj (UN) klare priskribis Tajvanon kiel provincon de Ĉinio.

Li diris, ke ĉiuj faktoj plene pruvis, ke la demando de Tajvano estas centprocenta interna afero de Ĉinio.

Wang diris, ke Tajvano neniam estis kaj neniam estos lando, rimarkante, ke tio estas baza historia fakto kaj konsento de la internacia komunumo, kaj ke kiel nesolvita demando depost la ĉina interna milito, Tajvano finfine revenos al la brakumo de la patrujo kaj la du bordoj de la Tajvana Markolo certe atingos reunuiĝon.

Wang aldonis, ke tio estas la firma volo de 1,4 miliardoj da ĉinoj kaj neevitebla tendenco de la historio.

Li diris, ke por subteni la principon de “unu Ĉinio”, oni devas subteni pacan reunuiĝon de Ĉinio, kaj por konservi pacon kaj stabilecon trans la Tajvana Markolo, oni devas kontraŭbatali "tajvanan sendependecon".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree