Maltrankvila Okcidento devas pli bone aŭskulti opiniojn de Ĉinio
Yu Publikigita: 2024-02-20 20:44:54

La 60a Munkena Sekureca Konferenco finiĝis dimanĉe laŭ la loka tempo. Kontraŭ la fono de la daŭra ukraina krizo kaj la eskalado de la israela-palestina konflikto, ĉi tiu konferenco estas plena de maltrankvilo kaj zorgoj. En sia tonika parolado en la konferenco, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj akcentis, ke Ĉinio ludos decidan stabiligan rolon en la malkvieta mondo.

La Munkena Sekureca Raporto 2024 publikigita en la konferenco prenas "duoblan perdon" kiel la temon, kio komunikas pesimisman humoron. La raporto diris, ke pro intensa geopolitika streĉeco kaj pliiĝanta ekonomia necerteco, multaj landoj ne plu volas fokusiĝi al la ĝeneralaj interesoj de tutmonda kunlaboro, sed pli interesiĝas pri akirado de relative pliaj avantaĝoj.

La internacia ekvilibro de potenco ŝanĝiĝis kun la kresko de la emerĝantaj landoj. Malantaŭ la maltrankvilo de la Okcidento pri la tiel nomata "duobla perdo" estas bedaŭro kaj seniluziiĝo pro la perdo de iliaj propraj avantaĝoj. Bedaŭrinde, al ili mankas profunda pensado pri radikalaj kialoj.

Ĉi-jara Munkena Sekureca Konferenco estis akompanata de du novaĵoj: la defenda elspezo de 18 membrolandoj de NATO ĉi-jare okupos 2% de ilia respektiva malneta enlanda produkto. Kaj la Eŭropa Komisiono deklaris komenci kontraŭsubvencian enketon al filio de la firmao China Railway Rolling Stock Corporation (CRRC).

Evidenta pliigo de defenda elspezo pro iliaj propraj necertecoj kaj protektismaj rimedoj sub la preteksto "eviti riskojn" pro konkurenciva senkapableco faros la mondon pli nesekura kaj ankaŭ damaĝos iliajn proprajn interesojn.

En ĉi-jara konferenco, Ĉinio sendis al la mondo klaran signalon ludi stabiligan rolon en la malkvieta mondo. Danke al la aktiva mediacio de Ĉinio, historia repaciĝo inter Saud-Arabio kaj Irano realiĝis pasintjare.

Fronte al la klimataj minacoj, Ĉinio antaŭenigis atingon de la Konsento de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en la Klimata Konferenco de la UN. Estas evidente, ke la agoj kaj konceptoj de Ĉinio baziĝas sur la komunaj interesoj de la internacia komunumo kaj celas trakti komunajn defiojn. Samtempe, Ĉinio atentigis, ke opono kontraŭ "malkuplo kaj ĉen-rompo" nun estas internacia konsento kaj ne-kunlaboro estas la plej granda risko.

La respondo kiel eliri el la dilemo estas klara: tio estas malfermo anstataŭ fermo, solidareco anstataŭ izolado, dialogo kaj kunlaboro anstataŭ konkuro. La Okcidento devas aŭskulti la opiniojn de Ĉinio anstataŭ zorgi pri "duobla perdo".

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree