Wang Yi: Ĉinio kaj Hispanio levos duflankajn rilatojn al pli alta nivelo
Yu Publikigita: 2024-02-20 16:50:31

“Ĉinio volas konservi altnivelajn interŝanĝojn kun Hispanio por levi duflankajn rilatojn al pli alta nivelo,” diris ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiam li renkontiĝis kun hispana ĉefministro Pedro Sanchez lunde en Madrido.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke tiucele, Ĉinio pretas plifortigi la sinergion de disvolvaj strategioj, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn. Li diris, ke Ĉinio kaj Hispanio festis la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj pasintjare, kaj ŝtatestroj de ambaŭ landoj retrorigardis la sukcesan sperton de duflankaj interŝanĝoj kaj mapis la kurson por estonteca disvolviĝo de la strategia perspektivo.

Wang diris, ke li profunde interŝanĝis opiniojn kun hispana ministro pri eksterlandaj aferoj Jose Manuel Albares dimanĉe, kaj la du flankoj atingis vastajn komunajn komprenojn, reasertis sian ampleksan strategian partnerecon, kaj konsentis daŭre kompreni kaj subteni unu la alian rilate al kernaj interesoj kaj firmigi la strategian fundamenton de duflankaj rilatoj.

Sanchez diris, ke Hispanio kaj Ĉinio subtenis oftan altnivelan kontakton, aldonante fortan impulson al duflankaj rilatoj. Li diris, ke Hispanio alte taksas sian ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio, laŭdas la pozitivajn rimedojn de Ĉinio por faciligo de ekonomiaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj, kaj pretas labori kun Ĉinio por plue ekspluati potencialon de kunlaboro. Li esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia subteno al klopodoj de Hispanio por protekto de la teritoria integreco kaj asertis la firmecon de Hispanio al la politico pri “unu Ĉinio”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree