Atingi "komunan gajnon" anstataŭ "komunan malgajnon"
Qiujieming Publikigita: 2024-02-20 17:59:43

La tri-taga Munkena Sekureca Konferenco finiĝis la 18an de februaro. La gastiganto de la konferenco publikigis Munkenan Sekurecan Raporton 2024, dirante, ke optimismo pri paco kaj stabilceco kaj ekonomia disvolviĝo jam malaperis en la epoko post la Malvarma Milito, kaj ke la mondo alfrontas la riskon de “komuna malgajno”.

Fronte al multaj tutmondaj riskoj kaj defioj, ĉiuj landoj devas forlasi nul-sumajn ludojn kaj ideologian konfrontiĝon, kaj plifortigi unuecon, kunlaboron kaj malfermon. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi emfazis en la Munkena Sekureca Konferenco, ke opono kontraŭ "malkuplo kaj rompo de ĉeno" nun fariĝis internacia konsento, kaj pli kaj pli klarvidaj homoj rimarkas, ke nekunlaboro estas la plej granda risko. Malakcepti "komunan malgajnon" kaj atingi "komunan gajnon" estas la celo, kiun ni devas serĉi kune.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree