Xi emfazas plibonigon de garantia kapablo de tera elemento por altkvalita disvolviĝo de regionoj kun konkurencivaj fortoj
Qiujieming Publikigita: 2024-02-20 15:18:18

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis, ke la garantia kapablo de tera elemento devas esti plifortigita por certigi altkvalitan disvolviĝon de regionoj, kiuj havas konkurencivajn fortojn, kaj ke la krizokaza administrado de bazaj organizoj devas esti plu plibonigita.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, dum prezido de la kvara kunveno de la centra komisiono por profundigo de ĝenerala reformo de la 20a Centra Komitato de la KPĈ, kiun li estras.

Dum la kunveno, Xi emfazis, ke la ter-rega sistemo devas esti optimumigita por pli efike kunordiĝi kun makroekonomiaj politikoj kaj regiona disvolvo por ke la tera elemento estu uzata por pli granda precizeco kaj pli alta efikeco. Oni devas klopodi por plibonigi la kapablon de la tera elemento por garantii altkvalitan disvolviĝon en regionoj, kiuj havas konkurencivajn fortojn.

Xi diris, ke antaŭenigi la ĝeneralan verdan transiron de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio estas fundamenta politiko por trakti problemojn rilatajn al resursoj, medio kaj ekologio, kaj ke Ĉinio daŭrigos tian transiron en ampleksa, kunordigita, noviga kaj solida maniero.

Por atingi la naciajn celojn de karbona kulmino antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060, oni klopodos kunordige antaŭenigi redukton de karbona ellaso, redukton de poluado, grandigon de verda disvolviĝo kaj ekonomian kreskon, kaj integri la koncepton de verda disvolviĝo en la tutan procezon de ekonomia kaj socia disvolviĝo, laŭ Xi.

Li Qiang, Wang Huning kaj Cai Qi, membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicdirektoroj de la komisiono por profundigo de ĝenerala reformo, ĉeestis la kunvenon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree