Wang Yi: Ĉinio kaj Francio devas plifortigi strategian kunordigon kaj kunlaboron
Qiujieming Publikigita: 2024-02-21 18:20:42

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde diris, ke Ĉinio kaj Francio devas plifortigi strategian kunordigon kaj profundigi kunlaboron por kontribui al la paco kaj stabileco de la mondo.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun franca prezidento Emmanuel Macron en Parizo.

Wang transdonis la sincerajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Macron, dirante, ke la du ŝtatestroj starigis fortan reciprokan konfidon kaj sinceran amikecon, kaj gvidis la disvolviĝon de duflanka strategia kunlaboro, kio alportis profundan kaj pozitivan influon al la mondo.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kio estas la grava punkto por daŭrigi la pasintajn atingojn kaj antaŭeniri sur nova vojo, kaj ke ambaŭ flankoj devas preni la datrevenon kiel oportunon por resumi la spertojn de la eksterordinara vojaĝo, kiun trairis la du landoj, disvolvi la utilajn spertojn kaj sukcesajn praktikojn kaj kune plani la venontajn 60 jarojn de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio.

Wang diris, ke Ĉinio pretas labori kun Francio por subteni la originan aspiron, konservi fokusiĝon, profundigi kunlaboron kaj malfermi la estontecon.

Wang ankaŭ esprimis la esperon, ke la franca flanko kreos justan komercan medion kaj liveros pozitivajn kaj stabilajn longtempajn atendojn por ĉinaj entreprenoj en Francio.

Macron petis Wang transdoni sincerajn salutojn al Xi kaj deziris al la ĉina popolo ĉion bonan en la Jaro de la Drako.

Rememorante kun plezuro sian sukcesan viziton al Ĉinio pasintjare, Macron diris, ke li atendas labori kun Ĉinio por fari preparojn por altnivelaj interŝanĝoj ĉi-jare, kaj esperas, ke la du flankoj profitos de la okazo de la Franca-Ĉina Strategia Dialogo por efektivigi la gravan konsenton atingitan de li kaj Xi, kaj plu konstrui longdaŭrajn kaj striktajn rilatojn de Francio kaj Ĉinio.

Li diris, ke Francio ĉiam sekvas la politikon de “unu Ĉinio” kaj ĉi tiu pozicio estas klara.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree