Wang Yi: Ĉinio kaj Francio devas klopodi por fari partnerecon pli solida kaj dinamika
Yu Publikigita: 2024-02-21 15:34:59

“Ĉinio kaj Francio devas klopodi por fari sian ampleksan strategian partnerecon pli solida kaj dinamika,” diris Wang Yi, direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj marde en Parizo.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidis la 25an Ĉina-Francan Strategian Dialogon kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento.

Bonne diris, ke Francio kaj Ĉinio faris tre efikan strategian komunikadon kaj fruktodonajn altnivelajn interŝanĝojn, kaj ke Francio donas grandan gravecon al la ampleksa strategia partnereco kun Ĉinio kaj sin dediĉos plu al la politiko de “unu Ĉinio”. Li diris, ke en la malkvieta mondo plena de geopolitikaj konfliktoj, Francio pretas labori kun Ĉinio por trakti la defiojn, eviti grand-landan rivaladon, malebligi blokan konfrontiĝon kaj plibonigi tutmondan regadon. Li aldonis, ke Francio rekomendas la strategian aŭtonomecon de Eŭropo, prenante sur sin respondecon kaj intensigante agadon, kaj ke Francio subtenas Eŭropon kaj Ĉinion konservi orientiĝon de sia partnereco kaj plifortigi efikan kunlaboron.

Wang diris, ke malgraŭ profundaj ŝanĝiĝoj en la internacia situacio dum la pasintaj 60 jaroj, Ĉinio kaj Francio montris konstantan devontigon defendi sian sendependecon kaj aŭtonomecon, akcelante tutmondan multpolarecon kaj konservante la diversecon de civilizacioj. Li akcentis, ke ĉe nova historia deirpunkto, la du landoj gvidataj de la strategia konsento atingita inter la du ŝtatestroj, devas resti fidelaj al sia origina aspiro kaj subteni fundamentajn principojn kaj malfermi novan situacion por fari sian ampleksan strategian partnerecon pli solida kaj dinamika kaj doni pli grandajn kontribuojn al kreskado de ĉina-eŭropaj rilatoj kaj protekto de monda paco.

Wang diris, ke Ĉinio, kiu havas similajn poziciojn kun Francio pri gravaj demandoj, volas plifortigi strategian komunikadon kun Francio por vastigi konsenton, solidarecon kaj kunlaboron, surŝultrigi respondecojn kiel grandaj landoj, kaj sendi fortajn signalojn pli efike trakti tutmondajn defiojn kaj pli pozitive respondi la atendojn de la internacia komunumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree