Usona vetoo ĉe Sekureca Konsilio de UN faras gazaan situacion pli danĝera
Yu Publikigita: 2024-02-21 20:54:59

La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio merkrede avertis, ke la vaŝingtona vetoo al la projekto de rezolucio de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj puŝas la situacion en Gazao al pli danĝera.

La projekto de rezolucio, kiu postulus tujan humanitaran batalhalton en Gazao, gajnis 13 favorajn voĉojn inter la 15 membroj de la Sekureca Konsilio. Usono voĉdonis kontraŭ ĝi. Britio sin detenis.

Parolante en regula gazetara konferenco, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Mao Ning, diris, ke diversaj partioj, inkluzive de Ĉinio, esprimis fortan seniluziiĝon kaj malkontenton pri la vetoo.

"La longedaŭra palestina-israela konflikto rezultigis detruan humanecan situacion en Gazao kaj severe influis regionan pacon kaj stabilecon. La Sekureca Konsilio devas fari tujan agon por haltigi batalon. Ĉi tio estas morala obligacio, kiun la SK ne povas eviti, kaj leĝa respondeco, kiun la SK devas preni sur sin, "diris Mao.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree