Ĉinio atendas pluan kunlaboron kun Monda Banko
Qiujieming Publikigita: 2024-02-21 20:12:24

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede diris, ke Ĉinio atendas profundigi kunlaboron kun la Monda Banko kaj fari pozitivajn kontribuojn al tutmonda malriĉec-redukto kaj disvolviĝo.

Proparolanto Mao Ning faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam raportisto petis ŝin komenti la novan nomumon de la Monda Banko de Zhang Wencai kiel ĝenerala vicdirektoro kaj ĉefadministranto de la Monda Banko.

“Ni bonvenigas la nomumon de la Monda Banko,” diris Mao, aldonante, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando de la mondo kaj la Monda Banko estas la plej granda multflanka disvolva institucio de la mondo. La du flankoj starigis striktan disvolvan partnerecon kaj faris fruktodonan kunlaboron dum la pasintaj pli ol 40 jaroj.

Mao diris, ke Ĉinio subtenas la reformadon de la Monda Banko en plifortigo de disvolva celo kaj institucia kapablo, kaj helpo al evoluantaj landoj por atingo de daŭripova disvolvado kaj efika traktado de tutmondaj defioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree