Proparolanto: protektismo de Usono kaj Eŭropo kontraŭ ĉina aŭtoindustrio damaĝos ilian longdaŭran disvolviĝon
Qiujieming Publikigita: 2024-02-21 12:26:51

Propaloranto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke komercaj protektismaj rimedoj efektivigitaj de Usono kaj Eŭropo damaĝos ilian propran longtempan disvolviĝon kaj malhelpos la progreson kaj prosperon de la mondo.

Estas raporto, ke Usono konsideras limigi importon de ĉinaj inteligentaj aŭtoj kaj rilataj komponantoj per ne-tarifaj rimedoj. EU efektivigis kontraŭsubvencian enketon al la importo de elektraj veturiloj el Ĉinio.

Proparolanto Mao Ning diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke labordivido kaj reciprokprofita kunlaboro estas karakterizaj trajtoj de la aŭtoindustria ĉeno.

“La disvolviĝo de la ĉina aŭtoindustrio per gigantaj paŝoj liveris kostefikajn produktojn kun alta kvalito al la mondo,” ŝi diris, aldonante, ke ĉiu tria aŭto eksportita de Ĉinio estas elektra veturilo, kio signife kontribuas al la verda kaj malkarbona transiro de la mondo.

La proparolanto diris, ke Ĉinio proponas solidarecon, kunlaboron kaj malfermon anstataŭ dividon, konfrontiĝon kaj izoladon, kaj opinias, ke gravas enteni la interesojn de aliaj dum traktado de la propraj, labori por komuna disvolvado dum serĉado de la propra, krei mondklasan, merkat-orientiĝan kaj leĝbazan medion por tutmonda ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj fari ekonomian tutmondiĝon pli inkluziva kaj utila por ĉiuj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree