Opinioj de Ĉinio kaj Eŭropo: Kiel elegante pasigi la maljunecon
Mirinda Publikigita: 2024-02-22 16:27:46

Kiel elegante pasigi la maljunecon estas la temo zorgata de ĉiuj homoj. 

Lastatempe ni faris la demandon al iuj eŭropanoj. Hodiaŭ unue ni aŭskultu ilian voĉon el Svedio, Danio kaj Nederlando.

Kiuj zorgas pri ĉinaj maljunuloj?

En antaŭaj epizodoj, ni iam konigis la la edukadon al maljunuloj por ilin adapti al la cifereca epoko, la inteligentajn loĝkvartalojn kaj distancan kuracadon.

Nun tiuj servoj havas difinitan liston, nomatan“Listo de bazaj servoj por maljunuloj” eldonitan de la ĉina registaro.

Ekzemple la listo eldonita de Ŝanhajo enhavas 24 servojn por kultivi maljunulojn, inkluzive de livero de manĝaĵoj al ekonomie malfacilaj maljunuloj, establo de manĝejoj por maljunuloj en loĝkvartaloj, plibonigo de maljunulaj domoj por faciligi ilian vivon kaj subvencioj por maljunulaj servoj.

Ĝuste en la tutlanda laborkunveno pri civilaj aferoj 2024 okazinta en fino de januaro, alia bona novaĵo venis, ke nun ĉiuj ĉinaj provincoj eldonis praktikajn projektojn kaj listojn debazaj servoj por maljunuloj.

Ĝis la tria trimestro de 2023, Ĉinio jam havas 40 mil instituciojn kaj departementojn por kultivado de maljunuloj, 8,2 milionojn da litoj, ĝis la jarfino de 2023, estis establitaj 235 mil litoj por familia maljunulo-zorgo. La lando sume plenumis plibonigon de 1,48 milionoj da hejmoj de malfacilaj maljunuloj. Escepte de fizika kaj ekonomia bezono de maljunuloj, multaj homoj klopodas por kontentigi la spiritan bezonon de maljunuloj. Ekzemple ni iam menciis maljunulajn universitatojn en la pasinta septembro. La Nacia Maljunula Universitato en Pekino enhavas 58 lecionojn por la aŭtuna semestro de 2023, inkluzive de pentrado, florarto, farado de mallongaj videoj per poŝtelefono.

Ĉinaj maljunuloj ne nur povas elekti la lokon kaj manieron por pasigi maljunuecon, sed ankaŭ volas altigi la kvaliton de maljuniĝaj jaroj. Laŭ donitaĵoj de retejo Meituan en 2021, en karaokeaj amuzĉambroj (KTV) de la lando malpliiĝis junaj klientoj, dume pliiĝis klientoj aĝaj inter 60 kaj 70 jaroj je 29,6% kompare kun la antaŭa jaro kaj la uzantoj aĝaj inter 70 kaj 80 jaroj kreskis je 100%. Pli kaj pli multaj maljunuloj okupas la tagan periodon de KTV por la amuza vivo. Koresponde, ankaŭ karaokejoj faris multon por adaptigi maljunulojn, ili eĉ donacis nutraĵon al maljunulaj klientoj kaj donis al ili kuponojn.

En la turisma merkato de 2023, post la ferioj de la Nacia Tago, maljunuloj forte daŭrigis varmecon de la merkato . Laŭ donitaĵoj de la turisma retejo Ctrip, en 2023 la nombro de turistoj pli aĝaj ol 55 jaroj preskaŭ duoble kreskis kompare kun sama periodo de 2022.

Favoraj politikoj kaj prospera blankhara ekonomio de Ĉinio helpas ĉinajn maljunulojn sane kaj sekurece pasigi la maljunuecon, kaj plezurigi ilian maljuniĝajn jarojn.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree