KPĈ publikigis reviziitan regularon pri disciplinaj inspektadoj
Qiujieming Publikigita: 2024-02-22 16:16:52

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis la reviziitan regularon pri la disciplinaj inspektadoj de la Partio.

Surbaze de la Partia Statuto kaj de la atingoj faritaj en la teoria, praktika kaj institucia novigo de la inspekta laboro en la nova epoko, la reviziita regularo plue plibonigas la instituciojn, mekanismojn kaj respondecsistemon pri disciplinaj inspektadoj, laŭ cirkulero eldonita de la Centra Komitato de la KPĈ.

La cirkulero diras, ke la regularo havas grandan gravecon por subteni kaj plifortigi la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ per la inspektado de la Partio, kaj ankaŭ antaŭenigi la altkvalitan disvolviĝon de la inspektadoj. La cirkulero postulas la Partiajn komitatojn kaj grupojn ĉe ĉiuj niveloj studi kaj efektivigi la regularon kiel gravan politikan taskon.

La regularo urĝas klopodojn fari konkretajn, celatajn kaj regulajn disciplininajn spektadojn, kaj kondiĉi la principojn, gvidsistemon, labormekanismon, ĉefajn respondecojn, procedurojn, metodojn kaj potencojn de disciplininspekta laboro.

Dum efektivigo de la regularo, ĉiuj lokoj kaj registaraj departementoj estas kuraĝigitaj raporti gravajn informojn kaj sugestojn al la Centra Komitato de la KPĈ ĝustatempe.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree