Usona misuzo de vetoo estas plej granda obstaklo al batalhalto en Gazao
Yu Publikigita: 2024-02-22 20:38:51

Marde Usono voĉdonis kontraŭ alia projekto de rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN. Ĝi pravigis, ke la projekto estas "malfavora al la iranta palestina-israela intertraktado pri ostaĝoj". Laŭ analizistoj, ĉi tiu aserto estas senbaza. La projekto de rezolucio, kiun subtenis Jordanio, Egiptio kaj aliaj mediantoj pri la palestina-israela konflikto, se ĝi povus esti adoptita, helpos krei atmosferon por dialogoj kaj liveros gravan okazon por batalhalto kaj la fino de la milito.

La membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio de la UN, inkluzive de Ĉinio, tial esprimis sian fortan malkontenton kaj seniluziiĝon pro la usona vetoo al la projekto. Rilate la palestina-israelan demandon, Usono neniam estis senpartia mediatoro kaj arbitraciisto. Analizistoj opinias, ke Usono havas sian kaŭzojn. La judoj estas unu el la plej grandaj etnominoritatoj en Usono, kaj ankaŭ la "patrono" malantaŭ la usona elektkampanjo. Tial la usonaj politikistoj timis ofendi Israelon kaj tiel influi ĉi-jarajn elektojn. Krome Usono ankaŭ provas gajni spacon kaj tempon por Israelo sur la batalkampo per la vetoo.

La kaŭzo de la nuna palestina-israela konflikto kuŝas en tio, ke la rajto de Palestino pri sendependa ŝtatfondo neniam estis serioze traktata de Usono kaj Israelo. Usono ne povis organizi palestina-israelan pacan dialogon ekde 2014. Ĝi delonge sidis kun krucitaj brakoj kaj vidis Israelon formordeti palestinan landon en Cisjordanio kaj en Orient-Jerusalemo. La israela gvidantaro eĉ minacis "ne agnoski la palestinan ŝtaton". Ĉi tio agas kontraŭ konsento de la internacia komunumo pri la palestina-israela demando, kaj eble akrigos la regionan konflikton.

Nun la eskaladiĝanta krizo en la Ruĝa Maro kaj la daŭra konflikto ĉe la libana-israela landlimo pliigas la riskon disvastigi la palestina-israelan situacion. Usono kontribuis al la disvastiĝo kaj eskalado de la konflikto, tial ĝi havas la ĉefan respondecon pri la danĝera situacio en Mez-Oriento. La Sekureca Konsilio de la UN devas preni pliajn rimedojn kaj la vetoo de Usono ne devas esti obstaklo al la fino de la batalo en Gazao.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree