Ĉinio komencos novan internacian kunlaboron pri konservado de grandaj pandoj
Qiujieming Publikigita: 2024-02-22 20:20:54

La Ĉina Asocio pri Konservado de Sovaĝaj Bestoj subskribis interkonsentojn kun Madrida Zoo-Akvario de Hispanio kaj la San-Diega Bestoĝardeno de Usono koncerne kunlaboron pri la konservado de grandaj pandoj, kadre de klopodoj por plifortigo de la protekto de la specio sur tutmonda nivelo.

Nuntempe, la asocio ankaŭ okazigas konsiliĝojn kun alia usona zoo kaj aŭstra zoo pri tia kunlaboro.

Hispanio, Usono kaj Aŭstrio estis inter la unuaj landoj, kiuj realigis internacian kunlaboron kun Ĉinio koncerne konservadon de grandaj pandoj. Danke al la komuna klopodo de siaj esplorteamoj, Ĉinio kaj ĉi tiuj tri landoj sukcesis artefarite reprodukti entute 28 grandajn pandidojn.

La asocio diris, ke ĝi plue plifortigos ĉiutagan sankontrolon kaj fizikajn ekzamenojn de grandaj pandoj vivantaj eksterlande kaj certigos la plenan kovradon de surlokaj inspektadoj kaj taksadoj en 2024.

Grandaj pandoj ludis la rolon de “ambasadoroj”, kreskigante pontojn de amikeco inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ekde la 1990aj jaroj Ĉinio faris iniciatojn de komuna esploro pri protektado kun 26 institucioj el 20 landoj, kaj sukcese bredis 68 idojn de grandaj pandoj en 41 idaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree