Ŝtatestroj de Ĉinio kaj Respubliko Kongo interŝanĝis gratulojn okaze de datreveno de diplomatiaj rilatoj
Yu Publikigita: 2024-02-22 16:17:52

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interŝanĝis gratulojn kun prezidento Denis Sassou Nguesso de la Respubliko Kongo okaze de la 60a datreveno de diplomatiaj rilatoj, kaj promesis labori kun Sassou por antaŭenigi la strategian partnerecon de la du flankoj.

Xi diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj la Respubliko Kongo eltenis provon de la epoko, kaj dum la 60 jaroj, la du landoj, malgraŭ ŝanĝiĝoj de la internacia situacio, ĉiam okupiĝis pri sincera kunlaboro kaj reciproka disvolviĝo, dum kiuj la du flankoj fariĝis bonaj amikoj, kiuj fidas unu la alian politike, kaj bonaj partneroj por kungajna ekonomia kunlaboro.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, la oftaj interŝanĝoj inter la du landoj, la kontinua profundigo de politika reciproka fido kaj la konstanta progreso de praktika kunlaboro alportis efektivajn avantaĝojn al la popoloj de ambaŭ landoj, kio estas viveca reflekto de la spirito de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.

La ĉina prezidanto diris, ke li alte taksas la disvolviĝon de duflankaj rilatoj kaj pretas labori kun prezidento Sassou por preni la datrevenon de rilatoj kiel novan deirpunkton, kontinue riĉigi la ampleksan strategian kaj kunlaboran partnerecon inter la du landoj, kaj kune klopodi por konstrui altnivelan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree