Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi armilajn vendojn al Tajvano
Qiujieming Publikigita: 2024-02-22 20:19:03

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde urĝis Usonon ĉesigi armilan vendon al kaj militan kontakton kun Tajvano.

Laŭ raportoj, la usona Ministerio pri Defendo diris en deklaro, ke la usona Ŝtata Departemento aprobis vendon de progresinta taktika donitaĵa lig-sistemo de 75 milionoj da usonaj dolaroj al Tajvano.

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Mao Ning diris en gazetara konferenco, ke la vendo de usonaj armiloj al la ĉina regiono Tajvano grave malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri komunaj komunikaĵoj de Ĉinio kaj Usono, precipe la Komunikaĵo de la 17a de aŭgusto en 1982.

"Tiaj vendoj subfosas la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio, kaj damaĝas la ĉina-usonajn rilatojn kaj pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo," diris Mao, rimarkante, ke Ĉinio firme oponas tion.

Mao diris, ke Ĉinio urĝas Usonon observi la principon de unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, ĉesigi armilvendon al kaj militan kontakton kun Tajvano, kaj ĉesigi krei faktorojn, kiuj povus pliigi streĉitecojn en la Tajvana Markolo.

"Ĉinio prenos rezolutajn kaj fortajn rimedojn por protekti sian suverenecon kaj teritorian integrecon," aldonis la proparolanto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree