Wang Yi alvokas rolon de ŜKO kiel "stabiliga ankro" dum turbulado kaj ŝanĝiĝoj
Qiujieming Publikigita: 2024-02-23 15:00:01

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde diris, ke ĉiuj membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) devas kune serĉi solidan disvolviĝon de la organizo kaj fari ĝin stabiliga ankro inter la ŝanĝiĝoj de la mondo.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en akcepto en Pekino por festado de la 20a datreveno de la Sekretariejo de ŜKO.

Rimarkante, ke ŝanĝiĝoj neviditaj en jarcento disvolviĝas pli rapide kaj la mondo eniris novan periodon de turbulado kaj transformiĝo, Wang atentigis, ke estas pli granda bezono antaŭenigi la Ŝanhajan Spiriton kaj tian kunlaboran frukplatformon kiel la ŜKO.

Li diris, ke ĉiuj membroŝtatoj devas kune labori por fari la ŜKO pli granda kaj forta. Ĉinio kontinune prenos la ŜKO kiel diplomatian prioritaton, liveros oportunon kaj subtenon al la laboro de la Sekretariejo kiel ĉiam, kaj subtenos la laboron de Kazaĥio dum ĝia deĵoranta prezidanteco de la ŜKO.

Wang diris, ke Ĉinio pretas labori kun ĉiuj partioj por garantii, ke ĉi-jara Astana Pintkunveno faros fruktodonajn atingojn, malfermos novajn perspektivojn por la disvolviĝo de la ŜKO kaj pli multe kontribuos al daŭra paco kaj komuna prospero de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree