Teo, Amo kaj la Mondo en Parmo
Alessandra Madella Publikigita: 2024-02-23 09:46:17

La dekan de februaro 2024 la internacia kultura evento “Teo, Amo kaj la Mondo”, origine lanĉita kiel foto-ekspozicio fare de la dinamika Tianjin-a Esperanto-Asocio, debutis ankaŭ en Italio. La Esperanto-Asocio “Giorgio Canuto” de Parmo organizis, fakte, tutan matenon de interkulturaj interŝanĝoj en la loka Saveriana Fondaĵo, al kies eleganta konstruaĵo apartenas ankaŭ la Muzeo de Ĉina Arto kaj Etnografio. Per la videoj, kiujn ni ricevis de la afabla Lin Lisha de Tianjin, ni povis montri al nia publiko la produktadon kaj gustumadon de teo en Ĉinio, Pakistano, Vjetnamio kaj Orienta Eŭropo. Aparte belis la prezentado de luksa teo-evento en Samarkando, Uzbekio. Sed ni aldonis ankaŭ la interesan projekton de Maximiliano Garcia kaj Wei Ningna por MA-GA Filmoj, ĉar ili estas nun laborantaj pri “Vojaĝo al la Oriento”, video-kurso por lerni pri la mondo de ĉina teo pere de Esperanto kaj pli bone lerni la lingvon mem en specifa praktika kunteksto. Gravis tiel montri al nia publiko, fidele multnombra de la naŭa matene ĝis la dua posttagmeze, ke Esperanto povas ankaŭ utili al konkretaj celoj. 

1) Direktorino Chiara Allegri bonvenigas la librojn pri ĉina arto kaj kulturo


Grandan intereson vekis ankaŭ la dokumentaj filmoj de junaj ĉinaj reĝisorinoj pri la Yunnan-a nacieco Hani. Por pli profunde sperti la etoson de la son-pejzaĝo “Koruso Hani” (2023) de Zheng Nanxi, mi petis la spektantojn fermi siajn okulojn—kion ili obeeme faris. En iliaj mensoj tiel prenis formon la notoj de la rita kanto de riz-plantado en la teras-rizejoj de la Hani-nacieco. Sed samtempe kreskis la scivolemo de la publiko vidi kiel tiuj homoj vere vivas. Tion montris al ili lasekva dokumenta filmo, “Tago kaj Nokto en Puchun” (2013) de Tang Jingchuan, kiu akompanis ilin enen de vilaĝo Hani, montrante ĝian ĉiutagan vivon kun la veraj problemoj kaj esperoj de la homoj.

2) La prezento de “Vojaĝo al la Oriento” de MA-GA Filmoj

3) Chiara Allegri kaj la pakistana samideano Mian Salam Shany kun ruĝaj drakoj


Franco Bressanin kaj Tarcisio Bonotto de Esplora Instituto PROUT portis nin de Ĉinio al Barato, pri kiu ili interalie prezentis praktikojn de meditado uzatajn ankaŭ en lernejoj kaj la gravecon de edukado en la strebo por ekonomie justa socio. Caterina Parca legis siajn inspiritajn poemojn kun Esperanta traduko kaj Cristina Bollini parolis al ni pri la flagoj de la landoj produktantaj teon, de la flago de Turkio kun la luno de Artemiso al la suno de Argentino. La bunteco de la prezento ankaŭ multe impresis la direktorinon de la Ĉina Muzeo, Chiara Allegri, kiu bonvenigis la donacon de libroj pri ĉina arto kaj kulturo fare de Chen Ming, prezidanto de Asocio Nova Generacio Italio-Ĉinio. En siaj dank-paroloj ŝi interalie menciis la similecon de la celoj de la muzeo kaj Esperanto kreskigi la reciprokan konon inter kulturoj, inkluzive je la nivelo de ĉiutaga vivo, por forigi timojn kaj favori pacan kunvivadon, kun aparta atento pri malplimultoj.


4) Patrizia Rivaldi verŝas teon

5) Caterina Parca legas siajn poemojn


En apuda saloneto ni povis sperti tian interkulturan mergiĝon per gustumado de teoj kaj dolĉaĵoj. La tabloj, mirinde aranĝitaj de Patrizia Rivaldi, portis nin de Barato, Ĉinio kaj Japanio al Italio, Kenjo kaj Senegalo. Plaĉis al la partoprenantoj la maniero, en kiu ŝi ne nur respondis al iliaj demandoj, sed ankaŭ pretigis tre detalan folion kun klarigoj por la preparado de ĉiu infuzado kaj la listo de ĉiuj ingrediencoj. La gastoj povis elekti inter du specoj de nigra teo, du specoj de verda teo, blanka teo, krisantema teo, treege bongusta jasmena teo kaj Pu’er-a teo rekte el Yunnan. Adornis la saloneton ne nur libere preneblaj ekzempleroj de la revuoj de ILEI (INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO kaj JUNA AMIKO), sed ankaŭ bonaŭguraj ruĝaj papertondaĵoj kun la simbolo de la drako, ĉar temis ja pri la unua tago de la nova jaro laŭ la ĉina kalendaro!

6) Cristina Bollini parolas pri la flago de Turkio

7) Leciono de Afrikaj dancoj


La intensa mateno finiĝis per unu-hora leciono de afrika danco fare de la senegala majstro Moussa Lo de Asocio Afrodanzalo, kiu instruis per granda pedagogia entuziasmo. Li konvinke montris kiel per grupa dancado oni komprenas multe pri la vivo ĝenerale kaj kapablas pli multe fidi je la aliaj, lernante kiel respekti iliajn movojn kaj bezonojn. Certe la danco estis bona praktiko por la venonta Universala Kongreso de UEA en Tanzanio. Ĝi altiris junulojn, kiuj demandis, ĉu estas lecionoj de Esperanto por komencantoj en Parmo. Krome, la bona rilato kun la Ĉina Muzeo espereble malfermos la eblon prezenti tie ekspozicion pri Esperanto en Azio, eble kunlabore kun la Esperanta-Muzeo de Zaozhuang-Universitato. La videoj de la evento, kiu ricevis la financan subtenon de Itala Esperanto-Federacio, estas spekteblaj en la Jutuba kanalo “Esperanto + Edukado ILEI”.

 

8) La dokumenta filmo de Tang Jingchuan pri Hani-nacio

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree