Ĉina sendito: Estas nepra tuja batalhalto en Gazao
Yu Publikigita: 2024-02-23 18:20:01

Ĉina sendito diris ĵaŭde, ke tuja batalhalto en Gazao estas nepra kaj ke la esenco de iu ajn ago de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj estas atingi tujan batalhalton.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke la usona vetoo al rezoluci-projekto skizita de Alĝerio en mardo signifis, ke la Sekureca Konsilio preterlasis alian ŝancon antaŭenpuŝi batalhalton en Gazao. La daŭrado de la konflikto eĉ por plia tago kaŭzos pli da civilaj viktimoj kaj estigos pli grandan katastrofon. Tuja batalhalto en Gazao estas urĝa tasko por savi senkulpajn vivojn kaj malebligi pli vastan militon.

Zhang diris al la Sekureca Konsilio, ke tuja batalhalto estas la komuna deziro esprimita de la internacia komunumo kaj la konsento de la grandega plimulto de la Sekureca Konsilio. Li aldonis, ke Ĉinio rimarkis, ke Usono prezentis sian propran projekton de rezolucio, kaj esperas, ke Usono montros respondecan sintenon, pozitive respondos la internacian alvokon kaj respektos atingitan konsenton inter membroj de la Sekureca Konsilio.

"Ni devas atentigi, ke la esenco de iu ajn ago de la Sekureca Konsilio estas atingi tujan batalhalton. Ĉiu mesaĝo sendita per nia ago devas esti klara, senduba, neambigua kaj nekonfuzebla anstataŭ ĉirkaŭparola," li diris. "Je ĉi tiu punkto, la konsilio bezonas montri fortan rezolutecon anstataŭ nur lertecon de intertraktado."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree