Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) elsendos televidan prezentadon celebrantan la Lanternan Feston je la 20a horo de la 24a de februaro.
Per kantoj, dancoj, humuraj dialogoj, skeĉoj, operoj, akrobataĵoj kaj alispecaj programeroj, la Vespero invitas ĉinojn el la tuta mondo ĝui la brilajn lanternojn, diveni interesajn lanternajn enigmojn kaj feliĉe festi la Lanternan Feston.