Xi emfazas antaŭenigi renovigojn de ekipaĵoj kaj interŝanĝojn de malnovaj konsumvaroj per la novaj
Qiujieming Publikigita: 2024-02-24 17:40:50

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis la gravecon malaltigi loĝistikajn kostojn kaj antaŭenigi novan grandskalajn renovigojn de ekipaĵoj kaj interŝanĝojn de malnovaj konsumaj varoj per la novaj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en kunveno de la Centra Komisiono por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, kiun li estras.

Dum la kunveno, Xi diris, ke la akcelo de produktaj renovigoj estas grava rimedo por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon, kaj ke la loĝistika industrio ludas la rolon kiel sango de la reala ekonomio.

Xi diris, ke klopodoj devas esti faritaj por efike malaltigi loĝistikajn kostojn ĉie, plibonigi la kernan konkurencivon de industrioj kaj plibonigi la efikecon de ekonomia funkciado.

La kunveno aŭskultis raportojn pri tiuj temoj de koncernaj departementoj.

Li Qiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina ĉefministro kaj vicdirektoro de la Centra Komisiono por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, Cai Qi, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Centra Komisiono por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, kaj Ding Xuexiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina vicĉefministro kaj membro de la Centra Komisiono por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, ĉeestis la kunvenon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree