La 24an de februaro, nome en la ĉina Lanterna Festo de la jaro de la Drako, ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping respondis al letero de lernantoj de la supera mezlernejo Muscatine en Iovao, Usono, kiuj vizitis Ĉinion en la lasta tagdeko de februaro, kaj sendis al ili novjarajn kartojn.
En la letero Xi adresis festajn bondezirojn al la instruistoj kaj lernantoj de la lernejo kaj kuraĝigis pli da junuloj alveni al Ĉinio por fari interŝanĝojn kaj studojn.