Ĉinio sukcese sendis komunikteknologian eksperimentan sateliton al la kosmo en la Wenchang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina suda provinco Hainan vendrede.
La satelito estis ĵetita vespere je 19:30 (pekina tempo) per portoraketo Changzheng-5 Y7 kaj eniris la planitan orbiton sukcese.
La satelito estos ĉefe uzata por multbandaj kaj altrapidaj komunikteknologiaj eksperimentoj.
La ĵeto markas la 509-an flugmision de la raketserio Changzheng.