Estis eldonitaj versioj de etnominoritataj lingvoj de kvara volumo de “Xi Jinping: La Regado de Ĉinio”
Qiujieming Publikigita: 2024-02-24 17:01:41

La kvara volumo de “Xi Jinping: La Regado de Ĉinio” estis publikigita en kvin etnominoritataj lingvoj, laŭ oficiala deklaro publikigita vendrede.

La deklaro diras, ke la libro estis publikigita en la lingvoj de mongola, tibeta, ujgura, kazaĥa kaj korea etnoj fare de la Etna Eldonejo kaj distribuitaj tutlande.

La libro enhavas kompilon de 109 parolataj kaj skribitaj verkoj de Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), de la 3a de februaro 2020 ĝis la 10a de majo 2022, kune kun 45 fotoj faritaj ekde januaro de 2020. Ĝi estas dividita en 21 sekciojn laŭ temo.

La deklaro diras, ke la etnolingvaj versioj de la libro celas faciligi al oficialuloj kaj aliaj homoj en etnominoritataj regionoj pli bone kompreni la plej novan disvolviĝon atingitan de Xi Jinping-Penso pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree