Ĉina ekonomio komencis sian jaron kun forta refortiĝo kaj instigas konfidon mondskale
CMG Publikigita: 2024-02-25 19:17:00

Dum la ferioj de la pasinta Printempa Festo ĉinaj popularaj vidindejoj estis movoplenaj kaj teatroj estis plenaj de homamasoj kun konsumado pli multa ol tiuj registritaj en la sama periodo de 2019. Laŭ opinisondo farita de CGTN kaj Universitato Renmin en Ĉinio per la Instituto Nova Erao de Internacia Komunikado por tutglobaj respondantoj, pli ol 93,1 elcentoj de la respondantoj laŭdas ĉinan ekonomion forta kaj potenciala. Ili kredas, ke elasteco kaj konsiderinda forto de ĉina firma ekonomio sendube plifortigos konfidon kaj vivecon en la tergloba ekonomio, kiu revigliĝas malrapide.

“Rekord-rompo” fariĝis normalo de ĉina ekonomio dum la ferioj de Printempa Festo. Enlandaj turistoj atingis 474 milionojn, kun 34,3 elcentoj superaj al la sama periodo de la lasta jaro, kaj la totala elspezo sumis je 632,7 duilionoj da juanoj, kun 7,7 elcentoj superaj al la antaŭa jaro. Multaj indikoj estis plialtaj al tiuj de la sama periodo en 2019. Krome, kun la enkonduko de iuj vizliberaj politikoj la populareco de ellandiĝa turismo lasis la mondon partopreni en bonoj de konsumado dum Printempa Festo.

La opinisondo montras, ke 80,3 elcentoj de la respondantoj tutmondaj aprezis ĉinan ekonomian fundamenton fortan. Ili konfidas pri ĉina kapablo rezisti al riskoj kaj kredas, ke tio portos al la mondo pli da bonoj. Cetere, 85,2 elcentoj de la terglobaj enketitoj kredas, ke ĉina ekonomio tenos longtempan pozitivecon kaj stabilecon de disvolvado.

De 2023 ĉina ekonomio montriĝis forta refortiĝo, sukcese atingante la ĉefajn difinitajn celojn de la jaro. Notinde, la malneta enlanda produkto kreskis je 5,2% kompare kun la pasinta jaro, okupante antaŭan lokon inter la mondaj ĉefaj ekonomioj. Laŭ la enketo 76,9 elcentoj de terglobaj respondantoj jesis la atingojn de ĉina altkvalita ekonomia disvolvado, opiniante, ke Ĉinio havigas al si pli ampleksan kaj ekviliban ekonomion.

En la enketo 79,6 elcentoj de la respondantoj plene rekonas la signifan kontribuon de ĉina ekonomio por tergloba ekonomia kresko. Krome, 73,6 elcentoj de la enketitoj opinias, ke ĉina komerca medio estas alloga por terglobaj investantoj, kaj aldone, 73,3 elcentoj de la enketitoj estas konfidaj pri tio, ke Ĉinio estos malferma al la mondo kaj kreos novajn oportunojn por ĉiuj.

La enketon partoprenis 9 030 respondantoj tutmondaj, inkluzive de individuoj el evoluintaj landoj kiel Usono, Britio, Germanio kaj Aŭstralio, kaj el evoluantoj landoj kiel Sudafriko, Argentino, Indonezio, Pakistano, Tajlando, Ĉilio kaj Vjetnamio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree