Konsideroj el du plenaj jaroj de konflikto inter Rusio kaj Ukrainio
CMG Publikigita: 2024-02-25 18:29:41

Ĝis la 24a de februaro la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio daŭris du plenajn jarojn. Nun la dulandaj trupoj dronas en batalo, en kiu venko kaj malvenko alternas, Usono kaj Eŭropo estas pretaj praktiki novajn sankciojn kontraŭ Rusio, kaj la espero de batalhalto ankoraŭ estas senluma. Monda publikopinio resumis la konflikton, kiu kaŭzis enorman lezon, kaj sekve pli profunde konsciis kaj repensis la kialon de la konflikto. La alvoko de batalhalto estas pli urĝa.

La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio estas la plej serioza loka milito sur la eŭropa teritorio post la malvarma milito. Laŭ statistiko de alta komisiito de UN pri homaj rajtoj, de du jaroj la nombro de mortintoj kaj vunditoj de Rusio kaj Ukrainio superas 500 mil homojn, kaj pli ol 10 milionoj da ukrainaj homoj estas delokitaj. Tiu konflikto rezultigis akran altiĝon de prezo de energio kaj greno tutglobe, kaj eĉ en iuj afrikaj landoj aperis “mankego de greno”. Kun la paso de tempo la negativa influo de la konflikto ankoraŭ plue disvastiĝos.

Interalie, ankaŭ Eŭropo suferis de tio. Tie aperis signoj de ekonomia malfortiĝo kaj eĉ regreso, kaj la malkontenteco de popolanoj pri “helpo al Ukrainio kaj ago kontraŭ Rusio” pograde evidentiĝis. Fine de 2023, polaj kamionistoj, malkontentaj pri la politiko de Eŭropa Unio pri monhelpo al Ukrainio, longtempe blokis landlimajn havenojn inter Pollando kaj Ukrainio. Kamparanoj de Germanio, Francio, Belgio, Rumanio, Nederlando kaj aliaj eŭropaj landoj, nekontentaj pri la grandkvanta enfluo de ukrainaj agrikulturaj produktaĵoj malkaraj kaj pri la verdenergia politiko de EU, konkure eliris sur stratojn por fari proteston…

Nun, repensante pri tiu ĉi loka milito, la ekstera mondo vidas pli klare: internacia politiko ne estas simpla matematika formulo, pensado de malvarma milito estas la origino de konflikto, kaj Usono estas la aganto en la kreo de antagonismo.

Krome, la konflikto, kiu daŭris du jarojn, pruvas tion: unuflanka sankciado ne eblas, male ĝi akrigas kontraŭdiron kaj antagonismon. Laŭ donitaĵoj, dum la du jaroj Usono kaj EU faris 13-foje ekonomiajn sankciojn kontraŭ Rusio, kaj ĝis novembro de 2023 la totala kvanto de sankcioj rekorde atingis 17 500. Sed tiuj sankcioj ne ŝanĝis la agadon de Rusio, nek esence influis la ekonomion de Rusio. Kontraŭe, tiu ĉi konflikto evoluis en longdaŭran militon de konsumiĝo, kaj en tio Eŭropo suferis multe.

Historiaj spertoj pruvas, ke iu ajn konflikto finfine revenos al tablo de intertrakto. Longiĝo, kompleksiĝo kaj disvastiĝo de la ukraina krizo ne konformas al komunaj interesoj de la internacia komunumo. Ĉiuj partioj devas konfesi, ke dialogo kaj intertrakto estas unika maniero por solvi krizon.

Nur tiel, tiu ĉi milito estas esperebla finiĝi, kaj al Eŭropo eblas realigi longperiodajn pacon kaj ordon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree