La vendado de komercaj veturiloj de Ĉinio kreskis je 79,6 procentoj kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kun 324 000 veturiloj en januaro, laŭ industriaj datumoj.
Ĉina Asocio pri Aŭtomobilaj Fabrikistoj diris, ke proksimume 289 000 kamionoj estis venditaj dum ĉi tiu periodo, kreskante je 81,8 procentoj kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
Entute 35 000 aŭtobusoj estis venditaj pasintmonate, kreskante je 63,4 procentoj kompare kun la sama periodo de 2023.
La datumoj ankaŭ malkaŝis, ke la eksporto de ĉinaj komercaj veturiloj atingis 74 000 en januaro, plimulte je 46,9 procentoj kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.