Laŭ informo de Oficejo pri Homloĝata Spaca Inĝenieriaĵo de Ĉinio, estis decidita nomo de la nova aviadilo de homloĝata lunsonda misio de Ĉinio. Nova homloĝata spacoŝipo nomiĝas “Mengzhou” kaj la luniĝilo nomiĝas “Lanyue” kaj laŭplane la unua luniĝo de ĉinoj realiĝos antaŭ 2030.