Membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, membroj de la Sekretariejo kaj aliaj raportas sian laboron al la Centra Komitato de KPĈ kaj Xi Jinping
CMG Publikigita: 2024-02-26 17:53:38

 

Konforme al koncernaj reguloj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), membroj de la Sekretariejo, membroj de la gvidantaj grupoj de la Partio el la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilantaro, la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Supera Popola Juĝejo kaj la Supera Popola Prokurorejo, ĉiujare raportas sian laboron al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Lastatempe la koncernaj kamaradoj laŭregule faris skriban raporton al la Centra Komitato de la KPĈ kaj Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Partio.

 

Xi Jinping serioze kontrollegis tiujn raportojn kaj faris gravajn postulojn, emfazante ke ni devas, strikte ĉirkaŭante antaŭenigon de ĉina modernigo, agi surbaze de sia ofico, plifortigi politikan devon, kaj solidare peni por akceli konstruadon de potenca lando kaj grandan revigliĝon de la nacio. Xi rimarkigis, ke ĉi-jare estas la 75a datreveno de stariĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj ŝlosila jaro por efektivigi la celojn de la “14a Kvinjara Plano”. Li emfazis, ke ni devas amplekse plenumi la spiritojn de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la 2a plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, solidigi kaj disvastigi la unuaj la fruktojn de tema edukado kaj, strikte ĉirkaŭante antaŭenigon de ĉina modernigo, bone efektivigi aranĝojn kaj taskojn deciditajn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree